Flugsimulada videoludo

Ekrankopio de flugsimulada videoludo FlightGear.

Flugsimulada videoludo rilatas al videoludoj, kiuj proponas simuladon de diversaj aspektoj de flugo aŭ de la fluga medio por celoj malsamaj ol fluginstruado aŭ aviada evoluigo. Signifa komunumo de entuziasmuloj ekzistas kaj subtenas plurajn komercajn programarojn.

Malfermitkoda programaro uzata de la aerspacaj fabrikistoj, kiel ekzemple FlightGear, ankaŭ disponeblas por privata uzo. Populara tipo de flugsimulaj videoludoj estas militaj flugsimuladoj, kiuj simulas aerbatalajn operaciojn el la vidpunkto de la piloto kaj skipo. Militflugsimulaj titoloj estas pli multaj ol civilaj flugsimuliloj pro la diverseco de haveblaj temoj kaj merkata postulo.


Developed by StudentB